2007-3-22. Venis informo pri temo de auxtuna SEI-seminario.
2007-03-17. Nun pli rapide eblas sekigi vestajxojn! Esperanto-Gastejo investis je malhumidigilo por la lavejo.
2007-03-16. Unu el du planitaj laborprogramoj antaux la SEF-a kongreso, tiu pri arangxo de ekspozicioj, estas malplanata. Do vendredan posttagmezon la 18-an de majo estos nur unu seminario, nome tiu pri kiel informi presaron.
2007-03-01. Svede venis Kulturforum Esperanto kun informoj por tiu, kiu volas sekvi novaĵojn en esperanto.
2007-02-27. Mendu biletojn al spektaklo de Metropolitan Opera en Filipstado! Tranoktu en Esperanto-Gastejo.
2007-02-24. Fondiĝis nova asocio, Esperanto-Gårdens vänner - Amikoj de Esperanto-gastejo! EGV hodiaŭ prakunvenis en Barkargärdet, akceptis statutojn kaj elektis portempan estraron.
2007-2-21. Esperanto-Gastejo en Leŝefoŝo ĉesigas sian restoracion. Pro direktivo de Eŭropa Unio pri manĝaĵa kontrolado, fariĝas ekonomie neebla al malgranda manĝaĵservejo kia Bon'Apetito daŭrigi. Tial ĝia funkciado ĉesas ek de marto 2007. Tamen la kuirejo de Esperanto-Gastejo plu uzebliĝos al neprofitaj asocioj kiuj luas konference aŭ simile kaj mem istizas la kuirejon. Ankaŭ je aliaj aranĝoj kiaj ekzemple la someraj kursoj de Esperanto-Gastejo ankaŭ en estonta tempo ofertiĝos manĝoj, kvankam de alia respondeca organizo. En praktiko, tio estas la servo oferti kuiritan manĝaĵon al malgrandaj grupoj da spontaneaj gastoj kio malaperas.
2007-2-11. Nun troveblas ĉiuj partoj de Norda Kantaro ĉe e-g.se. La kantaro tute ne pretas, sed tiu kiu volas povas ekhavi ioman superrigardon pri ĝia labormaterialo.
2007-1-25. Internaciaj ekzamenoj Eblos fari internaciajn ekzamenojn pri esperanto de ILEI kaj UEA lige kun la SEF-kongreso en Lesjöfors en majo.
2007-1-16. Alvoko La membroj de Sveda Esperanto-Federacio estas per ĉi tio vokataj al jarkunveno kiu okazos la 19-an de majo 2007 je la 13:00 en Esperanto-Gården en Lesjöfors. Proponoj de membroj al la jarkunveno estu venintaj al la estraro ne pli malfrue ol la 18-a de marto. La estraro
2007-1-14. Bonvenon al nia nova retejo e-g.se. Ni klopodas informi ne nur pri nia kooperativo, sed ankaŭ pri la internacia lingvo kaj pri niaj kolegoj en aliaj partoj de la mondo. Ni ankaŭ tre ĝoje ligas al organizoj kies hejmpaĝoj estas prezentindaj.
Esperanto
Svenska
Deutsch