Migrantohejmo

Esperanto-Gastejo 60º Norde

Esperanto-Gården

Kursejo kaj migranthejmo en Leŝefoŝo, Vermlando, Skandinavio

Esperanto-Gården en Lesjöfors funkcias kiel konferenca kaj kursa ejo por diversaj esperanto-kunvenoj. Ĝin mastras esperantistoj nordlandaj kaj posedas kooperativo kun membroj el trideko da landoj.

Esperanto-Gården (E-G) ankaŭ estas migrantohejmo kun pli ol 80 litoj kaj anas en Sveda Turisma Federacio (STF). Tial ĝi membras en ĉeno da junularaj gastejoj internacia. Krom du kuirejoj por memzorgantoj troveblas manĝejo Bon' Apetito, kiu kuiras kaj svedajn tradiciajn kaj vegetarajn pladojn, eĉ veganajn. Esperanto- Gastejo ofertas ankaŭ tendumejon, saŭnon kaj konsiderindan esperantobibliotekon.

Somera Kurso en la semajno post somermezo - do finon de junio - estas aranĝo kiu reas ĉiujare. Dum tiu semajno aranĝiĝas esperantokursoj por ĉiuj aĝoj kaj ĉiuj niveloj, ankaŭ ekskursoj, arbaraj promenoj kaj multa muziko kaj kantado en esperanto. Infanoj kutimas tre bone farti. Ek de 2007, E-G aranĝos ankaŭ Esperantologian Seminarion samtempe kun la somera kurso.

Estante migrantohejmo, E-G estas malferma dum ĉiuj sezonoj. Do eblas private veni en ajna monato. Ĝi situas en arbara regiono kun multaj montetoj kaj puraj lagoj. Iom sude de Lesjöfors estas mineja vilaĝo Långban, tutmonde plej mineralriĉa loko. En Svedujo eblas libere pluki sovaĝajn berojn kaj fungojn: julie maturas mirteloj kaj ĥamemoroj, septembre ruĝaj vakcinioj abunde. Ekde aŭgusto troveblas multegaj specoj da fungoj, kaj delikataj kaj venenaj, do petu helpon pri identigo se vi estas malsperta kolektanto. Bova Festo (Oxhälja), la plej granda merkato de tuta Svedujo kun pli ol kvardek mil vizitantoj, okazas en apuda urbo Filipstad la unuan semajnfinon de septembro. Iom poste komenciĝos ĉiea ĉasado je alkoj. Ĉiun duan jaron Sveda Esperanto-Instituto (SEI) aranĝas sian Autunan seminarion ĉe E-G. Vintre eblas skiadi arbare kaj deklive (al E-G proksimas lifto 90 metrojn alta). Komence en februaro E-G plenos pro Sveda Ralio, granda motorkonkurso sur neĝaj vojoj. Poste E-G aranĝos Viglan Vintron, tri semajnojn da skia kaj neĝskulpta kunestado. En marto, kiam amorfrenezas uragaloj en pinejoj, E-G gastigos Veteranan Semajnon por dokumentigi historion de la esperantomovado. Ĉiun duan jaron printempe ĉe E-G okazas kongreso de Sveda Esperanto-federacio (SEF). Aprile la lasta neĝo degelas, maje ĉiuj arboj ricevas novajn foliojn, kaj junie suno videblas 19 horojn dum tago.

Esperanto-Gården situas centre en Lesjöfors en Värmland, norde de Filipstad laŭ sveda "Landinterna vojo" (Inlandsvägen, nacia vojo 26), ĉe 60-a latitudo norde, preskaŭ meze inter Stokholmo kaj Oslo. Oni venas per aŭtobuso, aŭto aŭ eĉ per biciklo. Fervojaj vagonaroj venas al Filipstad, Kristinehamn kaj Karlstad. E-G estas perfekta elirejo ankaŭ se vi veturos laŭ Landinterna Vojo ĝis Laponujo, kaj konvena haltejo survoje al Norda Kabo, aŭ revenante de noktomeza suno.

Esperanto-Gården, SE – 680 96 Lesjöfors, SVEDUJO,
telefone + 46 – 590 – 309 09 (enlande 0590-309 09),
rete egarden(heliko)esperanto(punkto)se

Bonvenon al Esperanto-Gastejo 60º Norde!